Ely.by — flanka projekto, kreita per homo sub la pseŭdonimo ErickSkrauch, kaj ne rilatas al Mojang.
Programisto atente legis la EULA de Mojang-konto kaj memfide deklaras, ke kreado de alternativa servo por Minecraft ne rompas ĝin. EULA diras, ke uzantoj povas disporti ajnajn modifoj de la kliento, ne kolektante pagon por ĝi. Ĝuste tion ni faras ĉi tie.
Ely.by ne ŝtelas viajn pasvortojn kaj tenas ilin sekure per hash kun salo.
Ni rajtas forpreni de via posedo iun ajn kaŝnomon okaze de "ŝtopado" de kaŝnomaro.
Haŭtsistemo
Pretaj flikaĵoj sur elŝutaĵa paĝo nur ŝanĝas la peton pri haŭtoj kaj neniumaniere spionu la ludanton. Tamen, se vi dubas, vi povas permane fliki la ludon, observante nian dokumentaron pri haŭtsistemo.
La haŭtsistemo estas tute senpaga servo kaj restos tia porĉiame. Vi povas libere uzi ĝin en viaj projektoj, ne petante pri permesoj kaj ne registriĝante specife.
Laŭ nia protokolo de haŭtelŝutado, ni kolektas statiskon pri ĉiu peto. Ni ricevas informon pri tio, por kiu kaŝnomo, per kiu versio kaj kiam estis elŝutita haŭto. Fakte, tio ne estas kritikinda datumo, sed vi rajtas scii.
Haŭtgalerio
Ĉiu haŭto, alŝutita al la retejo, eniras la publikan haŭtgalerion. Ĉi tio signifas, ke ajna uzanto povas surmeti aŭ elŝuti haŭtojn el nia katalogo.
Iu ajn haŭto kiun vi alŝutis al Ely.by apartenas al la projekto. Ĉi tio signifas, ke ni rajtas decidi forigi aŭ teni ĝin en la publika haŭtgalerio. Tamen, ni ĉiam provas kompromisi okaze de foresto de niaj konvinkaj kialoj por plenumi iun ajn peton koncerne vian haŭton.
Ĝeneralaj retejaj reguloj
Ni indiferentas pri via komunikadstilo, dum ĝi ne ĝenas estrojn. Memoru pri tio.
Uzo de kelkaj kontoj ne malpermesitas. Tamen vi povas ŝanĝi kaŝnomon en la retejo — oni faras tion en la agordoj.
Reklamo de ajnaj filiaj aŭ referencaj programoj, vendejoj de ŝtelitaj ŝlosiloj (ĉiuj krom la oficialaj), enretaj kazinoj, ĉiuj drogoj, drinkaĵoj ktp. estas strikte punata per blokado de la konto senprokraste.
Se vi registriĝas en la retejo, okupante la kaŝnomon de licenca Minecraft-uzanto, posedanto povas postuli pri la restarigo de kontrolo super kaŝnomo, kaj vi nepre ŝanĝu la kaŝnomon dum 3 tagoj.