Kion fari, se miaj amikoj ne povas vidi mian haŭton enlude? |
Nur uzantoj de la sama haŭtosistemo povas vidi haŭtojn unu de alia. Registriĝo ĉe Ely.by ne bezonatas, sed ili elŝutu kaj instalu la flikaĵon de Ely.by, kiu situas ĉe paĝo kun elŝutaĵoj. Premiaj Minecraft-ludantoj ankaŭ bezonas fari tion. |
Kiel ripari la problemon de nigra ekrano post instalo de haŭtsistemo? |
Plej verŝajne vi forgesis forigi vian META-INF dosierujon. Ankaŭ tre verŝajne vi elŝutis la malĝustan version de nia haŭtsistemo. |
Mi instalis la haŭtsistemon, sed mia lanĉilo ĝisdatigas la klienton kaj forigas ĝin. Kion fari? |
Jes, iuj lanĉiloj ne permesas fliki Minecraft-n. Malŝaltu ĉi tiun funkcion aŭ, se vi ne povas, uzu alian lanĉilon. |
Mi ŝanĝis mian haŭton, sed mi ankoraŭ vidas mian antaŭan haŭton en Minecraft. |
Relanĉu vian Minecraft-n. Se problemo restis, provu reŝanĝi vian haŭton en Ely.by. |
Kial ĉi tie ne troveblas manteloj, oreloj, HD-haŭtoj? |
Ni volas doni al uzantoj senpagan alternativon al la oficiala haŭtsistemo. Se ni donos al ili mantelojn, orelojn, HD-haŭtojn, tio vundos la spiriton de Minecraft-haŭtoj. Sed ne maltrankviliĝu, la aktuala versio de nia flikaĵo kapablas ŝarĝi mantelojn, sed ni rezervis ilin por io pli interesa. |
Ĉu mi povas uzi ĉi tiun haŭtsistemon en mia servilo? |
Vi povas kaj devas! Ju pli homoj uzas nian haŭtosistemon, des pli rapide ĝi fariĝos alternativo al la oficiala, kaj vi vidos pli malmulte "Stivojn" en serviloj. |
Mi vidas orelojn/mantelojn sur mia haŭto. Kiel mi forigu ĝin? |
Kiel diritas supre, Ely subtenas neniun el ili. Konsekvence, via kliento verŝajne havas ajnan flankan flikaĵon. Faru puran instaladon de la kliento kaj ili foriros. |